Bavaroj

Bavaroj
Flago
Karikaturo de "kvar munkenaj tipoj"
loĝantaro
loĝanto • Germanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
bavara lingvo
Religio
katolikismo
vdr

Bavaroj (bavare Boarn, germane Bayern) estas etnografia grupo de germanoj de la Bavaria regiono, ŝtato ene de Germanio. La dialekto aŭ parolado de la grupo estas konataj kiel la bavara lingvo, apartenanta al Altbayern (Malnova Bavario), la teritorio de la Elektoprinclando Bavario en la 17-a jarcento.

Kiel la najbaraj ŝvaboj kaj aŭstroj, bavaroj estas tradicie katolikoj. En Altbayern, membreco de la katolika eklezio restas super 70%[1], kaj la centro-dekstra Kristan-Sociala Unio en Bavario (posteulo de la Bavara Popola Partio de 1919-1933) tradicie estis la plej forte partio en la Landtag, kaj ankaŭ la partio de ĉiuj ministro-prezidantoj de Bavario ekde 1946, kun la ununura escepto de Wilhelm Hoegner, 1954-1957.

  1. Datumoj je 2011

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search